Kiuj estis ornamaĵo de l' vizaĝo, la haroj falis, jam de l' trista vintro estas forprenita la maja frond'. La tempioj nudigitaj pri ombraĵo sia lamentas, post la triv' de l' tigoj ridas sur draŝejo la nuda kamp'. Ho, trompemo de la dioj! Kion por la ĝojo de vivo vi unue donis, tion nun vi rabas unue for. Brilis, povra, vi kun buklar' pli bela ol Apollo kaj ol Apoll-fratino, nun, pli glata jam ol la bronz', aŭ ronda fungo-kapo, la pluvkreita, jen, vi timas jam belulinojn, fuĝas ridojn. |